Sveda lingvo

Sveda
Svenska
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
lingvo • moderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolata en Svedio, Finnlando
Parolantoj 9 244 250
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Sveda lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Svedio, Finnlando
Reguligita de Svenska Akademien
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sv
  ISO 639-2 swe
  ISO 639-3 swe
  SIL SWD
  Glottolog swed1254
Angla nomo Swedish
Franca nomo suédois
Vikipedio
vdr

La sveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata en Svedujo kaj en partoj de Finnlando (precipe insulo Alando (Åland)), de ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi. La sveda havas relative multajn vokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.

Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto. Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el finna. Dum 1880-aj jaroj proksimume 15 % el loĝantoj de Finnlando estis svedlingvaj sed nun nur proksimume 5 %, el kiuj jam plejo estas dulingvaj (finna kaj sveda). Ålandssvenska (sveda de Alando) estas kompromiso de rikssvenska kaj finlandssvenska.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search